Plus fort que Sherlock Holmes! Saurez-vous trouver les indices permettant la compréhension du texte ci-dessous? Nous vous proposons d'essayer de le traduire en français, à l'aide de la grammaire que vous pourrez consulter en cliquant ici, et du dictionnaire (base de données wdb) que vous pouvez télécharger en cliquant ici




La argxenta floro

Estis foje klascxambro en kiu cxiuj lernantoj dormis. Ankaù la instruistino dormis. Oni aùdis nur ilian spiradon.
Je tagmezo, tri patrinoj alvenis... Ili eniris en la klascxambro, kaj tuj... ekdormis.
La patroj rigardis tra la fenestro, kaj ne volis eniri. Ili rakontis tion en la vilagxo. La logxantoj ne volis eniri ankaù en la klascxambro, sed ili decidis bruegi por veki la dormantojn.
La virinoj frapis sur kaseroloj. La fajbrigadistoj ludis per klarionoj. Oni sonigis la sonorilojn. Oni krakadigis motorciklon dum ses cent horoj. La cxasistoj pafadis longe. Vane!
La tuta vilagxo estis maltrankvila. La gepatroj ploris. La hundoj bojegis. La azenoj ne plu volis mangxi.
Iun tagon, vojagxanto parolis pri magiisto, vivanta en malproksima lando. Rapide, per aviadilo, oni sercxis la magiiston. Unu monato poste, la aviadilo revenis. La magiisto estis tie, nigre vestita, kun ora stelo sur la cxapelo kaj rugxa pantalono.
La magiisto diris: "Mi bezonas argxentan floron, kiu kreskas en fendego de la granda glacxero." Post multaj malfacilajxoj, junulo sukcesis sxiri la floron.
Per la argxenta floro, la magiisto karesis la vangojn de la dormantoj, kiuj tuj vekigxis.
Estis granda gxojo. La magiisto ricevis multajn donacojn. Ankaù la junulo, kiu trovis la argxentan floron, ricevis multajn donacojn.

Lernejo de St Martin de Querières

Envoyez vos propositions de traduction

Retour au sommaire du club

Retour à l'accueil des Rikikis