La diroj de Mateo

Verkajxo de Celestin Freinet

Cxapitro I : Pedagogia law komuna sagxo

Vi ja sercxas tro malproksimen la bazelementojn de via pedagogio. Vi postulas intelektajn konsiderojn kaj hermetajn terminojn, kies sekreton tenas nur la universitatanoj. Kaj tradicie oni sin turnas al Rabelais, Montaigne kaj Jean-Jacques Rousseau, se paroli nur pri la pensuloj, kies reputacio delonge estas neatakebla.
Sed cxu vi estas certaj, ke la plej mu1taj el tiuj ideoj, kiujn la intelektualoj laù si malkovris, de cxiam ne kuras tra la popolo, kaj ke ne estas la skolastiko eraro kiu malgravigis kaj misformis ilian esencon por monopoligi kaj sklavigi gxin? Rigardu do, kiamaniere en la popolo oni vartas kaj edukas la bestidojn: tie vi trovos la devenon de la gravaj edukaj principoj, al kiuj oni malrapide, preskaù kontraùvole revenas...
Ne tro frue komencu la edukon, diros al vi la cxasisto. La tro juna hundo lacigxas kaj senkuragxigxas. Gxiaj reagoj kaj gxia flarsenso povas esti por cxiam perturbitaj. La hundo ja devas cxasi por edukigxi, sed ne tro laù sia kaprico. Cxasado estas serioza afero, por kiu la juna besto estos trejnata kune kun bonegaj hundoj, kies ekzemplon gxi nur sekvu.
Apetito kaj motivigo: se vi supersatigus vian hundon per mangxajxoj, por gxi ne taùgaj, se gxi estus grasa kaj sxvela, kial gxi senmotive cxasus?
Kaj, kiam la leporo estas kaptita, ne suficxas rapide ensxovi gxin en la cxasosakon. Estas iu cxasarto por kontentigi la hundon, lasante gxin mordeti la mortintan beston, sed limigante gxian kontenton, por ke gxi komprenu, ke gxi ne sole profitu de la bona sxanco.
Neniam batu la junajn bestojn! Se necese, permesu aù ordonu, ke aliaj batu ilin, sed per timigo vi neniam trafos viajn celojn.
Kaj la abelbredisto diros al vi: abruptaj gestoj kaùzus sindefendajn reagojn de la prizorgataj bestoj: do, fido, boneco, helpo kaj decidemo.
Mi ja diras al vi, ke, se ni tiel sercxus en la popola tradicio la jarmilajn praktikojn de la homkonduto pri la eduko de la bestoj, ni estus pretaj por skribi la plej simplan kaj la plej fidindan pedagogian traktajxon.

La vojo de l'vero
Ho, la gxuplena fino de la martoj de nia infanagxo, kiam la amentoj kontonigxis sur la rugxaj brancxoj de la vimenoj, dum primoloj kaj violoj naskigxas el la malseka tero de la negxo jxus forlasita.
Kiom da bruo ni faris, kun niaj sxafoj kaj hundoj, antawpelante tra la novaj herbejoj niaj brutojn ebriajn pro suno kaj libero!
Bonan pasxtiston, ni opiniis, oni taksas law la sonoro de liaj krioj, la bojado de la hundoj kaj la decidemo per kiu li trudas ordon kaj disciplinon, kies supera ordiganto li estas. Verdire ni plezure sentigis nian trudemon; iu nekonscia jxaluzo instigis nin kontraw la naturan apetiton de niaj sxafidoj... Ha! Vi deziras mangxi molajn sxosojn... jen sxkurgxofrapo, tio instruos vin pri liberigxemo!
Mi tamen esceptis mian karan "Muretan" kaj siajn du kapridojn kun pendantaj oreloj, kiujn mi amis kaj kiuj ja reciproks. Ilin mi ne bezonis ordoni, ili sekvis min aù dancis sian vivogxojon per cxarma farandolo. Kaj se la hundo estus ilin tusinta, kiel emocie mi protektus ilin! Kiel atentoplene mi klinigis a ili la malfortajn tigojn, kiujn ili mordetis, kaj mi sxirkolektis el la vepro la junajn sxosojn, kiujn ili mangxis el miaj manoj!
Mi estis fiera, kiam ili estis sataj, kaj mi min laùdis, cxar neniam mi bezonis plilaùtigi la vocxon, pro ilia atentemo al miaj gestoj kaj zorgoj.
Du sintenoj! Du pedagogioj!
Sed la "Lernejo" primokas la humilan sperton de la pasxtistoj! Gxi havas siajn imponajn jarcentajn vojojn, taksitajn de verkistoj, kleruloj kaj eminentaj administrantoj "vojoj de l'vero": do nenia amema malsevereco! Firme vi defendu la legxon! Alkumitigu viajn lernantojn obei ecx kaj precipe se la donita ordono kontraùas iliajn emojn kaj dezirojn. Tiel oni formas -se necese per skurgxoj kaj hundoj - la fortajn personecojn kaj harditajn animojn. Kaj se tiuj vojoj estus iluziaj kaj malpravaj! Se iu maljuna pasxtisto pruvus al ni, per sia decidiga sperto, ke ni vane elcxerpas niajn fortojn en ne egala lukto kontraù naturo kaj vivo, se ni iam persvadus nin pri la orgojla vaneco de tiu formala ordonpovo - materia, intelekta kaj morala - kiun donas lerta kaj senkompata uzado de la skurgxo! Se ni relernus karesi, ami kaj servi la blondbuklajn infanetojn, dum momento helpi ilin per la mano cxe la malfacilaj pasejoj, kurbigi ai ili la brancxetojn, kiujn ili ne povas atingi, gxoje vidi ilin sataj vespere pro nutrajxo libere rikoltita el la malavaraj fontoj de ni sxprucigitaj! Se ni scipovus respondi la maltrankvilajn vokojn de la lernantoj fronte al malfacilajxo, kaj kvietigi nin mem spektante la kontentajn kapriolojn de estuloj suprenirantaj al la kulturpintoj per vojoj, ne fatale kalvarioj, sed cxiam vivovojoj!

Se ni scipovus helpi niajn infanojn farigxi homoj!

La dangxeraj nodoj

Vi demandas min - diras la maljuna pasxtisto -cxu malfacile estas la profesio, konduki la brutaron de la tago de S-ta Johano gxis tiu de S-ta Mihxaelo ( de la 24-a de junio gis la 29-a de septembro.) sen perdoj kaj damagxoj, kaj certigi al la bestoj sanan grason kaj sanbrilan felon?

Ne pli malfacile ol manuzi falcxilon sur kampo el delikata herbo aù sxargi per lavendsakoj portilon de kvieta azeno. Sed la maljunaj pasxtistoj konservas por si mem la verajn sekretojn pri sia sukceso, kaj direktas nin al flankvojoj, persvadante nin, ke ni bezonas pregxojn kaj magion en okazoj, kiam ilia sagxo sufixcis.
Azensxargxistoj ruze aldonas pliajn senutilajn nodojn sur la sxnuroj de la sargxoselo, kun la celo kredigi al ni, ke ekzistas nodscienco, kiun ili majstras.
En cxiu profesio estas ja mastrenda tehxniko. Oni regas gxin, ne per jxonglajxoj kaj sorcxajxoj, sed laù simplaj legxoj de komuna sagxo, cxar neniam estas kontraùdiro inter scienco kaj tehxniko unuflanke, kaj komuna sagxo kaj simpleco aliflanke. La genia sercxanto cxiam estas tiu, kiu celas simplecon kaj vivon.
Kiaj tiujn legxojn cxiuj komprenus se -malgraù la vojerarigantoj kaj nodfarantoj- oni sukcesus denove malkovri ilin, kaj ilin alkrocxi kiel lumajn sxildojn cxe la cxefaj vojkrucigxoj de la Scio.
Kio gxenas kaj malrapidigas nin en tiu scienca sercxado de la vero, tio ne estas la malfacileco de la traktotaj problemoj, sed la diabla obstino per kiu, ekde la junagxo, oni devojigas nin el la komuna sagxo, oni nutras nin per surogatoj, oni eluzas nian spiriton per difinoj aù vokpregxoj, oni misformas nian intelekton kaj menson, igante nin eniri en falsajn vojojn kaj instruante al ni fari kaj malfari nodojn!...

La vero estas, ke niaj mastroj kaj iliaj servistoj cxiam malprofitas, kiam ni malkovras la klarajn legxojn de la vivo.
Ili vivtenas sin per malhelo kaj eraro.. kaj cxiam malgraù kaj kontraù ili ni realigas nian klerecon.
Ne estas mia rolo diri ai vi, kiel vi povos malkovri kaj instrui tiujn naturajn kaj universalajn legxojn, kiuj malkovros al vi rapide kaj por cxiam la legojn de Scio kaj Humaneco. Mi ja scias cxi tion: ili ekzistas, kaj, kiuj posedas ilin, cxiuj havas survizage tiun saman aspekton de sagxo kaj memfido, de kvieto kaj simplo, ankaù de oferemo, kiun vi rimarkas sur la frunto de la maljunaj pasxtistoj, en la intuiciaj manoj de la resanigistoj, en la profundaj okuloj de la scienculo, en la decidoj kaj la agado de la sindonaj batalantoj, en la parolo de la sagxuloj... kaj en la mirinda fidemo de la infanoj je la vivkomenco.

La bona gxardenisto aw la eduka ciklo


Edukado ne estas lerneja formulo, sed viva produkto.
Ekzistas gardenistoj laùdire modernaj kaj sciencemaj, kiuj emfaze taksas sin kapablaj ricevi ricxan rikolton, senlige kun la teraj, klimataj, lumaj aù sterkaj kondicoj. Sed per kia abundo da sulfuro kaj arsenikoj, da insekticidoj kaj kemikacxoj! Se tio ne suficas, oni kasxas la vinberon en sxirmanta saketo, kaj oni rikoltas la piron nematura, por gxin sxirmi en vatkusejo, kie gxi facile maturigxas.
La frukto estas savita kaj atingas taùgan komercan kvaliton. Sed gxi estas tiagrade sorbigita de toksoj, ke gxi farigxas veneno por la mangxonto; kaj la arbo portinta gxin, tro frue elcxerpita kaj kontuzita, sekigxas ecx antaù ol jxeti siajn aùdacajn brakojn ai la cxielo.
Jam en la semo aù en la naskigxanta planto, la klera gxardenisto prizorgas la venontan frukton. Se tiu frukto estas malsana, tio estas, cxar la arbo portinta gxin estis mem malsana kaj degeneranta. Ne la frukton oni kuracu, sed la vivon produktinte gxin. La frukto estas tia, kia tero, radiko, aero kaj folio gxin faris. Ilin oni plibonigu, se oni volas pliricxigi kaj certigi la rikolton.
Se la homoj iam scius rezoni pri la formado de siaj infanoj, kiel la klera gxardenisto pri la frukto gxardena ricxajxo, ili cxesus sekvi la skolanojn, kiuj naskas en siaj vartejacxoj venenajn fruktojn, pro kiuj mortas ne nur tiuj, kiuj nenormale flegis ilin, sed ankaw tiuj, kiuj devige mangxis ilin. Ili sentime reordigus la veran edukan ciklon, kiu estas: elekto de semo, aparta zorgo pri la medio en kiu individuo por cxiam enprofundigas siajn fortajn radikojn, asimilado de la cxirkaùa ricxajxo fare de la arbeto. Homa kulturo tiam estus belega floro, certa promeso de la nobla frukto, kiu morgaù maturigxos.



(Dawrigota...)
Reveni al la eka pagxo multlingva
Reveni al la pagxo en esperanto